Esperanto

La kataluna bezonas vin por kreski. Adoptu ĝin. ADOPTU LA KATALUNAN La kataluna bezonas vin. La kataluna estas vivoplena lingvo, sed bezonas protekton de vi. La kataluna estas ankaŭ via, adoptu ĝin. LERNI LA KATALUNAN ESTAS FACILE, SED... ... kiam vi provas ĝin paroli, tiam ne tiel facilas. Multaj homoj, aŭdinte vian akĉenton, tuj transiras al la kastilia: estas ilia maniero diri al vi, ke vi fremdas. Foje malfacilas trovi lokojn ekster la klasĉambro, kie ĝin paroli. Kelkaj el ni hontas ĝin paroli ĉar ni opinias nin fuŝuloj; foje oni mokas nin aŭ oni diras al ni, ke "kripligas la lingvon". Aŭ eble ni kredas, ke uzi kutime la katalunan signifas rezigni pri la propra deveno. LA KATALUNA ESTAS ANKAŬ VIA Ne maltrafu ĝin, kaj ne permesu, ke oni prenu ĝin de vi. Estu pacienca. Ĉiun tagon vi parolos ĝin pli bone ol la antaŭan tagon, kaj memoru ke ni homoj lernas el la eraroj. Eĉ se ni ne scias tion, plimulto el la katalunoj eraras, kaj multaj novaj parolantoj uzas la katalunan pli ĝuste ol la denaskuloj. Diru al viaj katalunlingvaj amikoj, ke ili parolu al vi tiulingve kaj insistu pri tio. Ekkoninte iun, dekomence parolu la katalunan: vi vidos kiel ĉiam vi rilatos katalune kun tiu persono. Serĉu homojn en la sama situacio kiel vi: partoprenu en konversacia rondo, aliĝu al la programo Voluntaris per la Llengua aŭ ĉeestu kunvenojn de Veu Pròpia. Kaj ne pensu ke por paroli la katalunan vi devas rezigni pri io ajn: uzu ĝin por dividi kun aliaj vian devenon, por montri vian identecon al la aliaj katalunoj. NOVAJ RILATOJ, NOVAJ SPERTOJ Estas homoj asertantaj ke la kataluna utilas por nenio, sed ili eraras. La kataluna utilas por demeti de sur si la etikedon de enmigrinto. Se vi parolos kutime la katalunan, homoj traktos vin kiel plian katalunon, kiel egalulon. Sen ĉesi esti vi mem, vi estos gajninta lingvon. Dank al ĝi vi povos koni novajn homojn, esprimi vin novmaniere, aliri al novaj aktivaĵoj kaj spertoj. Kaj se vi naskiĝis tie ĉi, adopti la katalunan signifos kroni la klopodon de viaj gepatroj aŭ geavoj ekloĝintaj ĉi tie: vi fieros paroli ilian lingvon, sed ankaŭ fieros esti parto de ĉi tiu lando sen la devo pravigi ion ajn, sen honto kaj sen rezignoj. La kataluna bezonas nin. Nia akĉento vivigas ĝin. ADOPTU LA KATALUNAN, ALIĜU AL VEU PRÒPIA Ni, eksteruloj aŭ idoj de enmigrintaj gepatroj, adoptis la katalunan kaj amas ĝin; kaj nun ni sentas nin tiel katalunajn kiel la plej bonajn. Ni estas asocio de homoj kiel vi: la kataluna ne estas nia unua lingvo sed ni ĝin parolas kutime kaj ni volas helpi vin. La kataluna estas ankaŭ via, adoptu ĝin.